La retejo uzas kuketojn por sia glata funkciado, por plibonigi la retumadon, por merkatado. Pli pri uzataj kuketoj kaj kiel elekti - en la Privateca Politiko

Komuno de Plena domo (legi)



Kunhavigu kun amikoj:

Projekto parneris keitykla TOP EXCHANGE

Ĉiuj panoramoj de ĉi tiu objekto: Komuno de Plena domo (8)

Priskribo

KOMUNO DE PLENA DOMO
“Ke mia domo estu plena” (Lk 14, 23)

Komuno de Plena domo – katolika komunajxo, kiu unuigas kredantojn, volantajn atesti, unue por dispusxitoj kaj esperperditoj, esperon de salvigxo, atinganta konstante renovigxi en la Sankta Spirito, kaj spreti en la kristana voko, same servi por renovigxo de Katolika Eklezio en Litovio.

Antaux nedauxre ni acxetis placon kaj domojn en vilagxo kaj tie dauxras nian agadon. Kvankam niaj logxkondicxoj estas tre bedauxrindaj, sed ni estas felicxaj. Nia materiala subteno – Dia graco, oferoj de bonfarantoj kaj nia propra laboro. Cxefe ni volas lerni helpi po malfelicxaj, suferantaj, perturbantaj de malsanoj de dependeco.

En komuno ni logxas laux la ordo de speciala administro, tagordo kaj reguluj de interna vivo. Cxiutage dum mateno kaj vespero ni pregxas Liturgian horaron de popolo de Dio, cxiuj partoprenas en la Sankta Meso, diversaj spiritaj ekzercoj, ankaux cxiuj laboradas kaj studadas. Konstante ni volas kreski en la kredo kaj humanitarna klereco. Krom, ni ekskursas, preparadas diversajn kulturajn programojn. En nia komuno sep da fratoj donis lastajn eternajn tradiciajn monahxajn votojn. Ankaux por la porpastra seminario ni preparis areton da klerikoj.

Nian komunon enhavas votaj fratoj kaj tiuj fratoj, kiuj preparigxas por la votoj. Ankaux tiuj, pri kiuj ni zorgas kaj tiuj, kiuj reabilitigxas.

Cxefa organo de administrado – Konsilo, kiu enhavas fundanton kaj cxiujn fratojn post lastaj votoj.

Pli fortaj kaj pli sanaj anoj de komuno spertas en la kristana voko, atestas kaj same kreskas en la kredo, cxiutage helpas por pli malfortaj, interesigxas pri malsufero, gxojo, zorgo kaj pregxo de cxiu homo cxe ni cxeestanta.

La komuno havas propran signon kaj veston. Nia voko – KONDOLENCO kaj FIDELECO.

Celo de misio de komuno de Plena domo – ke la homo, kiu havas problemojn, post tiam, kiam li eklogxas en nia komuno, estu evangelizata, akceptu la kredon, liberigxu de dependecoj kaj preparigxu reveni al memstara vivo aux sinoferu por nia servado.

Ekde komenco de nia laboro multaj homoj, kiuj vizitis nian komunon, spertis atestom de kristana vivo kaj Vorto de Vivo, pacigxis kun Dio kaj Eklezio, ofte rericevis spiritan balancon kaj esperon.

Nia agado komencigxis ekde jaro 1997. Ni volegas per la komuna kristana vivo esti signo de Dia kondoleco por tiuj, kiuj pleje perdis la esperon kaj cxiuj forpusxitaj (komparu Lk 14, 16 – 24). Volo de Sinjoro „ke mia domo estu plena” (Lk 14, 24), plena de esperportanta Dia kondoleco ecx por plej malfortegaj kaj forpusxitaj, farigxis fonto de influo por nia komuno. De tio aperis nomo de komuno – komuno de Plena domo.

Dum la jaro 1999 ni donis nian Regulon por aprobo al nia episkopo. La episkopo, ekde komendo benanta nian agadon, en la jaro 2001 oficiale benis la Regulon kaj donis por ni statuson de jurida persono.

En nia komuno elblas alveni post la antauxa interdecido. Pli longe oni eblas resti post la proba tempo. Post 1 – 3 da monatoj, se sinkonduko de alveninta estas suficxe bona, se li mem volas, skribas peton por la Konsilo de komuno, ke ekhavu eblecon farigxi kiel tiu, kiu eksploras la vokon (tio daurigxas ekde 6 da monatoj gxis 2 jaroj). Tiuj, kiuj sukcese trapasas preparigan programon, povas doni peton por farigxi vokataj por servado (ilia formado dauxrigxas dum 2 jaroj). Tiuj, kiuj farigxas kiel vokataj, estas envestigataj en abiton. Poste ili donas provizorajn votojn (de unu gxis tri jaroj). Fine, se cxiu Konsilo unuvote konsentas, fratoj donas eternajn votojn.

En nian komunon ni akceptas virojn ekde 18 gxis la 30 da jaroj de la tuta mondo, precipe tiujn, kiuj volas probi farigxi kiel monahoj en nia komuno.

Ni volonte atendas Vin. Ni volas kontakti kun similaj komunoj en la tuta mondo.

Al la supro